Vikipedio:Reklammesaĝo por dissendolistoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kiel disvastigi la vikipedion > Reklammesaĝo por dissendolistoj

Jen mesaĝo kiun vi povas uzi por sendi al geamikoj aŭ sur retlistojn.


Saluton kaj bonvenon sur la Vikipedio en esperanto !

 http://eo.wikipedia.org/upload/wiki.png

 Vikipedio estas multlingva enciklopedio kun enteno kopirajtlibera, malferma al ĉiuj. Partopreni en Vikipedio estas tre facile.

  • Enciklopedio : ni tre zorgas pri neŭtrala vidpunkto kaj pri la trafeco de la enteno.
  • Kopirajtlibera: ni uzas la permesilon pri libera dokumentado GFDL. Dank al tiu permesilo, ĉiuj povas kopii, modifi kopion kaj disdoni la entenon de la Vikipedio. La nura devigo estas konservi la saman permeson por la kopioj ŝanĝitaj kiel senŝanĝaj. Sekve estas malpermesite uzi la entenon de la Vikipedio por eldoni pagivan enciklopedion.

  • Multlingva : kiam artikolo samtema ekzistas en iu ajn alia lingvo estas tre facile iri de unu al alia per la ligilo kiu aperas sur la paĝo. Vikipedio ekzistas jam en 40 lingvoj. Ligi alilingven estas ankaŭ tre facile : sufiĉas mencii la titolon de la koncerna artikolo post la dulitera kodo de la lingvo. Esperanto laŭ la nombro de artikoloj (pli ol 10000) estas la deka vikipedio. La Vikipedio estas privilegia rimedo por montri tutmonde la kulturan kaj klerigan valoron de nia Internacia Lingvo.
  • Malferma al ĉiuj  : ĉiu ajn povas partopreni.  Sufiĉas du musaj alklakoj. Unu sur la ligilo redaktu la paĝon  kaj dua sur konservu ŝanĝojn post tajpado de via teksto. Vi povas verki artikolojn pri iu ajn temo laŭ via elekto, pri ĥemio, geografio de iu lando, biografio de iu kantisto, ktp.
  • Simpla : la principo WikiWiki uzata sur tiu paĝaro faciligas la kreadon kaj modifon de artikoloj. Lerni la bazojn de Vikio estas tre facile. Ekzemple, sufiĉas  ĉirkaŭi vorton per du rektaj krampoj por estigi ligilon kaj per du simplaj citiloj por kursivigi ĝin.
  •  Vikipedio estas kunlabora projekto kiu postulas regulojn. Tri bazaj reguloj estis deciditaj :

  • Respekto de la aliaj kaj de ilia laboro. La  partoprenantoj elvenas el diversaj landoj kaj kulturoj kaj iliaj vidpunktoj malsamas. Traktante la aliajn kaj ties vidpunktojn kun respekto ni povas kunlabori kun pli da efiko en la kunverkado de Enciklopedio, tio signifas sen vandalismo. Estas malpermesite forviŝi la entenon de vikipedio aŭ enmeti maldecajn bildojn.
  • Neŭtrala vidpunkto. La subjektiveco kaj la esprimo de personaj opinioj estas malrekomenditaj same kiel falsaj informoj.
  • Respekto de la Kopirajto. Vi atentegu ne enmeti tekstojn protektitajn per kopirajto.
  • Vi estas invitita legi la  Helpon de Vikipedio.

    Ordinaraj homoj same kiel fakuloj el ĉiuj horzontoj aktive kontribuas en tiu projekto; en la momento kiam vi legas ĉi tion tre verŝajne iu estas redaktanta aŭ kreanta artikolon.  Vi eĉ ne estas devigata  ensaluti por kontribui, sed ni tamen preferas scii kiu vi estas. Vi povas enskribi vin inter la vikipediistoj, tiu igas la Vikipedion pli etosan kaj faciligas la komunikadon inter kunlaborantoj.

    Ĉiel ajn, vi povas rekte ensalti en la Vikipedion kaj eklabori pri iu ajn paĝo laŭplaĉe. Bonvolu fari tion kiel eble plej ofte. Se vi estas iu samtipa kiel ni vi rapide alkutimiĝos rigardi  la Lastajn ŝanĝojn. Vi rajtas (kaj eĉ devas por sukcesigi la projekton ) redakti tiujn paĝojn. Kaj super ĉio : ĝuu kunlabori .