Vikipedio:Roboto/Laboroj/Arkivo/2009

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bonvolu movi ĉiujn paĝojn ligitajn al Vikipediaj robotoj de Kategorio:Robotoj al Kategorio:Vikipedio:Robotoj. Atentu ke iuj artikoloj devas resti en la kategorio ĉar ili rilatas al robotscienco kaj ne al vikipedio. AL @ 10:42, 2. Jan 2009 (UTC)

✔ Farite AL @ 12:37, 2. Jan 2009 (UTC)

En la ŝablono {{Informkesto prezidento}} estis mise uzata la parametro "oficejo", kvankam laŭ la signifo temas pri "ofico". Mi korektis la ŝablonon, kaj permane adaptis ankaŭ iom pli ol 100 paĝojn, kiuj uzas la ŝablonon, sed restas ankoraŭ multaj pliaj paĝoj (en iuj el ili temas pri pluraj parametroj, nome "ofico", "ofico2" ktp. ĝis maksimume "ofico8"). Komencinte la korekton, mi pensis ke ne indas taskigi pri tio roboton, ĉar samtempe eblus trarigardeti la paĝojn kaj eventuale fari aldonajn korektetojn, sed tamen montriĝas tro da laboro por permana korekto. Ĉu roboto povus trarigardi la paĝojn ligantaj al la ŝablono, kaj forpreni la troan sufikson -ej- de la parametroj "ofico", "ofico2" ktp. ĝis maksimume "ofico8"?

Aidas 09:37, 29. Aŭg 2009 (UTC)

{{Informkesto prezidento}} redirektas al la {{Informkesto politikisto}}. CasteloBrancodiskuto 19:53, 29. Aŭg 2009 (UTC)

dati / datiĝi[redakti fonton]

Mi proponas robote korekti ĉiujn artikolojn, kiuj diras "datas el " aŭ "datas de " al "datiĝas el " resp. "datiĝas de ". Tian proponon mi jam iam diskutigis, kaj ne estis kontraŭdiroj. Ĉu eblas fari tion robote? Estas nun 484 okazoj de "datas el " kaj 113 de "datas de ".

Kiel atentigis PaulP, estu spaceto fine de la serĉesprimo (post "de" resp. "el").

Umbert' 15:35, 24. Okt 2009 (UTC)