Vikipedio:Strategio de ĝermoj en alilingvaj Vikipedioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Jen propono, kiel pli rapide kreskigi la Esperantan Vikipedion.

Ĉu ni havas malmulte da homfortoj, kiuj ne kapablas tiom rapide krei tiom da novaj artikoloj, kiel oni kapablas en la ceteraj naciaj Vikipedioj?
Ĉu ni scias precize, kiuj artikoloj ankoraŭ mankas en nia Vikipedio, kaj ni ne havas tiom da tempo por serĉi en la literaturo, serĉi fontojn kaj informojn pri tiuj estontaj artikoloj?

Tiu ĉi propono baziĝas sur la natura avantaĝo de esperantistoj. Ĉiu esperantisto scipovas minimume sian propran (gepatran) lingvon kaj Esperanton. Malsame al Vikipediistoj, kiuj kreas siajn artikolojn en naciaj lingvoj, kiuj en ilia plejmulto ne konas iun ajn alian fremdan lingvon (jes, multegaj lernas, ekz. la anglan, sed malmultaj scipovas, kaj ankoraŭ pli malmultaj emas uzi ĝin). Pruvo de tio estas, ke oni tro malmulte transprenas tradukojn el aliaj Vikipedioj (okazas tio nur malofte, kaj tre ofte la interligva kontakto konsistas nur en intervikiaj hiperligoj).

Tio ja estas nia granda avantaĝo! Ni eluzu tion! Vidu la ekzemplon de la artikolo Patro Pio, kiu estis semita kiel ĝermo en tri Vikipedioj, la Esperanta, la ĉeĥa kaj la angla.

  • Vidu la kelkfrazan ĝermon en Esperanto: [1]
  • Vidu la kelkfrazan ĝermon en la ĉeĥa: [2]
  • Vidu la kelkfrazan ĝermon en la angla: [3]

Post certa tempo kreskis la angla ĝermo kaj estis transprenita al la ĉeĥa Vikipedio. La ĉeĥa pli ampleksa artikolo estis ĵus tradukita al la Esperanta Vikipedio (inkluzive de la bildo kaj plusaj eksteraj ligoj). Intertempe plu kreskis la angla ĝermo (semita fare de esperantisto) kaj plia pliampleksigo de la artikolo Patro Pio povas okazi.

La propono kiel helpi pli rapide kreskigi la Esperantan Vikipedion estas teĥnike tre simple praktike farebla:

  • vi ĉiuj interesiĝas pri diversaj kampoj de homa agado kaj scio
  • se vi trovas, ke la Esperanta Vikipedio ankoraŭ ne havas iun artikolon (kiu vin interesus), kaj vi ne havas tempon por krei ĝin, serĉu en via nacia Vikipedio, kaj se ankaŭ tie artikolo kun tiu temo ne ekzistas, semu tie la ĝermon pri tiu temo
  • vi ĉiuj povas semi ĝermojn en viaj naciaj Vikipedioj, kaj precipe, se vi scipovas la anglan lingvon almenaŭ lame, semu la anglan ĝermon (stump) - skribu almenaŭ:
      • la titolon
      • unu frazon (proksimume pri kio temas)
      • kaj la nacilingvan ŝablonon por [[Vikipedio:ĝermo]], en la angla {{stump}}
  • la artikoloj kun la marko {{stump}} tuj altiras atenton de miloj da laboron-serĉantaj anglalingvaj (kaj ankaŭ de alilingvaj Wikipedians :-) kiuj tiel povas nekonscie labori por la Esperanta Vikipedio.
  • post certa tempo (iam eĉ dum kelkaj tagoj) oni povas rikolti por la Esperanta Vikipedio - vi povas retraduki Esperanten la kreskintan artikolan ĝermon.

Se tiu ĉi propono plaĉas al vi, bonvolu mesaĝi al jena loko:

Diskuto_Jan