Vikna estas eksa komunumo de Norvegio. Ĝi apartenis al la provinco Trøndelag (ĝis 2017 al Nord-Trøndelag) kaj al la pli larĝa regiono centra Norvegio. Komence de 2017 en la komunumo vivis 4 418 loĝantoj[1] sur areo de 318,69 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 14 loĝantoj/km². La administra centro de la komunumo situis en la loĝloko Rørvik.
Kadre de la administra reformo en Norvegio, la antaŭaj komunumoj Nærøy kaj Vikna estis kunfanditaj al nova komunumo Nærøysund la 1-an de januaro 2020.