Viktor Petrov (Domontoviĉ)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Viktor Domontoviĉ

Petrov Viktor ukraine Віктор Петров (1894-1969) - ukraina scienculo kaj verkisto, verkis ankaŭ sub preŭdonimoj Viktor Domontoviĉ kaj Viktor Ber, apartenis al la verkista grupo de nov-klasikuloj. V. Petrov kaj Valerian Pidmohilnij estas konsiderataj kiel fondintoj de l'ukraina intelekta romano.

Naskiĝis en Katerinoslavo (nun - Dnipropetrovsko), studis en Kijiva Universitato, doktoriĝis (1930) kun disertaĵa temo "Pantelejmon Kuliŝ. Vivo. Ideologio. Verkado". 2-a Mondmiliton pasigis en Ĥarkivo, post la milito lekciis en Ukraina Libera Universitato (Munkeno). Revenis en Ukrainion, kie laboris en Instituto de arkeologio (Kijivo).

Romanoj de V. Domontoviĉ: Sen grundo (Без ґрунту, 1942-1943); Knabino kun urseto (Дівчина з ведмедиком, 1928); Doktoro Serafikus (Доктор Серафікус, verkita en 1928-1929, eldonita en 1947). Fragmenton de la lasta esperantigis Kris Long.