Viljĥivka

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Viljĥivka, ukraine Вільхівка, ruse Ольховка [oljhovka], slovake Vlachovo, hungare Ölyvös [ojvoŝ] estas vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Irŝava.

Transkarpata provinco en Ukrainio
Distrikto de Irŝava en Transkarpatio

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Viljĥivka situas laŭ rojo. Vinohradiv troviĝas je 16 kmoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio okazis pri la vilaĝo en la 16-a jarcento. En 1910 vivis en Ölyvös 1255 loĝantoj, (rutenoj en majoritato, germanoj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Ugocsa, al distrikto de Nagyszőlős, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1939 la plej orienta regiono de disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon Karpata Ukrainio. Iom poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis Viljĥivka. Ekde 1945 ĝi apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]