Viljĥovicja
Viljĥovicja, ukraine Вільховиця, rutene Вôлховиця [volĥovicja], ruse Ольховица [oljĥovica], slovake Vulchovica aŭ Olšovice,hungare Egercske [egerĉke] estas malgranda, ne memstara vilaĝeto en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Mukaĉeve, en municipo de Bistricja.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- 48° 28′ 54″ N 22° 51′ 07″ O / 48.48167 °N, 22.85194 °O (mapo)Koordinatoj: 48° 28′ 54″ N 22° 51′ 07″ O / 48.48167 °N, 22.85194 °O (mapo)
- Areo: 0.6 km²
- Alto super marnivelo: 217 m
- Loĝantaro: 740
- Poŝtkodo: 89645
- Telefonprefikso: +380 3131
- Aŭtokodo: AO
Situo
[redakti | redakti fonton]Historio
[redakti | redakti fonton]La historiaj hungaraj loknomoj estis Olhovica kaj Vulchovica. Pro la hungariga politiko la vilaĝo ricevis fantazian hungaran nomon. Ĝis Traktato de Trianon Egercske apartenis al Hungara reĝlando, al Bereg, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1939 la plej orienta regiono de la disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon. Poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis ankaŭ Viljĥovicja. Ekde 1945 ĝi apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio.