Villada

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Villada (Palencia))
Villada
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 34340
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 850  (2023) [+]
Loĝdenso 13 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 15′ N, 4° 58′ U (mapo)42.248888888889-4.9677777777778Koordinatoj: 42° 15′ N, 4° 58′ U (mapo) [+]
Alto 790 m [+]
Areo 65 km² (6 500 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Villada (Provinco Palencio)
Villada (Provinco Palencio)
DEC
Villada
Villada
Situo de Villada
Villada (Hispanio)
Villada (Hispanio)
DEC
Villada
Villada
Situo de Villada

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villada [+]
vdr

Villada [biLJAda] estas municipo en la centrokcidento de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Tierra de Campos. La loknomo Villada estas komprenebla etimologie kiel Urbo de Adda aŭ Atta (mozarabo aŭ ĝermano).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo.
Ermitejo.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 64,87 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 897 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 1 600 loĝantojn el la jaro 1910. Ĝi distas 50 km de Palencio, provinca ĉefurbo.

La municipa teritorio estas ene de la birdoprotekta areo ZEPA nome La Nava - Campos Norte​ apartenanta al la Reto Natura 2000, ĉe la valo de la rivero Sequillo (Seketa). Ĝi limas kun Grajal de Campos, Escobar de Campos (León), Población de Arroyo, Villalcón, Santervás de Campos, Pozo de Urama, Villacidaler kaj Cisneros.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Fine de la 20-a jarcento la municipo pliiĝis aligante la loĝlokojn Pozuelos del Rey kaj Villelga.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kolombejoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo, la ermitejo ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]