Villanuño de Valdavia
Villanuño de Valdavia | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 34477 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 92 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 31′ N, 4° 31′ U (mapo)42.508888888889-4.5175Koordinatoj: 42° 31′ N, 4° 31′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 837 m [+] | ||
Areo | 31 km² (3 100 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Villanuño de Valdavia [+] | |||
Villanuño de Valdavia [biljaNUnjo debalDAbja] estas municipo en la centronordo de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Páramos-Valles ene de la subkomarko Vega-Valdavia. La loknomo Villanuño de Valdavia povas esti komprenata etimologie kiel Urbo de Nuño (alude al iama posedanto Nuño Pérez de Lara) de Valdavia (alude al la subkomarko kaj al la trafluanta rivero Valdavia).
Geografio[redakti | redakti fonton]
Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 31,04 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 92 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 350 loĝantojn el la jaro 1900. Ĝi distas 63 km de Palencio, provinca ĉefurbo.
La municipa teritorio enhavas ankaŭ la submunicipon Arenillas de Nuño Pérez.
Historio[redakti | redakti fonton]
La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.
Aktualo[redakti | redakti fonton]
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejoj.