Vilmos Austerlitz
D-ro Vilmos Austerlitz [austerlic] (naskiĝs la 28-an de majo 1873 en Eperjes, nun Prešov) estis hungara esperantisto kaj kuracisto en Bardejov-Bártfa (Ĉeĥoslovakio).
Li estis aŭtoro de pluraj verkoj sciencaj.
Li fondis Esperanto-grupon en Bardejov-Bártfa, fariĝis UEA-delegito kaj sekretario de TEKA. En 1925 li faris vojaĝon tra Finnlando ĝis la nordpolusa cirklo por propagandi Esperanton. Li skribis artikolojn interalie en la Internacia Medicina Revuo.