Violacoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Violacoj
Viola banksii
Viola banksii
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Malpigialoj Malpighiales
Familio: Violacoj Violaceae
Batsch
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La violacoj (Violaceae) estas planta familio kun zigomorfaj floroj, kie specioj vivas ĉefe tropike kaj subtropike. Insektopolenita. La frukto estas kapsulo, estiĝinta el tri fruktofolioj. La familio enhavas 16 genrojn kaj ĉ. 850 speciojn.

  • violo: malaltaj unu kaj plurjaraj herboj kun unuopaj, 5-sepalaj, 5-petalaj, plej ofte bluaj floroj kun spronoj. Unu florfolio estas sprona kun nektario (nektario (nectarium) estas planta glando en floro, kiu sekrecias nektaron uzatan de abeloj, por fari mielon). Ĝi havas trivalvajn kapsulojn. La sovaĝaj specioj estas ĝardenaj ornamplantoj. (la genro enhavas 450 speciojn )
    • odora violo (Viola odorata) estas plurjara herbo kun longaj superteraj stolonoj kaj rŭgece bluaj, bonodoraj floroj printempe.
    • penseo, trikoloreto (Viola wittrockiana) la du mezaj petaloj staras supre
  • Rinorea : radisimetria floro

vidu ankaŭ viola (koloro)