Violette Nozière (filmo)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Violette Nozière. |
Violette Nozière | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Violette Nozière |
Originala lingvo | franca lingvo |
Kina aperdato | 1978, 22 nov. 1978 |
Ĝenro | drama filmo, krimfilmo |
Kameraado | Jean Rabier |
Reĝisoro(j) | Claude Chabrol |
Produktisto(j) | Denis Héroux |
Scenaro | Claude Chabrol • Odile Barski • Hervé Bromberger |
Loko de rakonto | Parizo |
Muziko de | Pierre Jansen |
Rolantoj | Isabelle Huppert • Stéphane Audran • Jean Carmet • Guy Hoffman • Lisa Langlois • Jean-François Garreaud • Bernard Alane • Bernadette Lafont • Dora Doll • Albert Augier • Benoît Ferreux • Dominique Zardi • Fabrice Luchini • François Maistre • François-Eric Gendron • Frédérique Tirmont • Gilbert Servien • Greg Germain • Guy Hoffmann • Henri Attal • Henri-Jacques Huet • Jacqueline Pierreux • Jean Dalmain • Jean Depussé • Jean Parédès • Jean-Marie Arnoux • Jean-Pierre Coffe • Jeanne Herviale • Louise Chevalier • Marco Pauly • Mario David • Marius Laurey • Maurice Vaudaux • Michel Dupleix • Rudy Lenoir • Sylvie Moreau • Zoé Chauveau |
Produktinta firmao | Cinévidéo |
Honorigoj | Premio César por la Plej Bona Helpa Aktorino |
IMDb | |
Violette Nozière estas franca filmo de Claude Chabrol aperinta en 1978.
Temo
[redakti | redakti fonton]La filmo estas inspirita de reala okazintaĵo en 1933 kaj 1934 koncerne junulinon Violette Nozière, akuzitan pro mortigo de sia patro. Dum la 1930-aj jaroj, Violette Nozière estas adoleskantino kiu sekrete prostituas sin; ŝiaj gepatroj, ĉe kiuj ŝi vivas, nenion rimarkas, nek ŝia patro Baptiste Nozière, nek ŝia patrino Germaine Nozière. Ribelante kontraŭ ili pro ilia etburĝa karaktero, ŝi enamiĝas al juna senmonulo, kiun ŝi praktike vivtenas dank'al etaj ŝteloj ĉe siaj gepatroj kaj enspezoj eltiritaj el prostituado.
Dume, ŝiaj gepatroj estas informitaj de la kuracisto de Violette, ke ŝi suferas sifilison. Violette sukcesas pli-malpli konvinki sian patrinon, kvankam suspekteman, kaj sian patron, pli indulgeman, ke iamaniere ŝi heredis la malsanon de ili. Dank'al tiu preteksto, ŝi sukcesas sorbigi al ili kuracilon, kiu riveliĝos venenaĵo. Ŝia patro mortas sed la patrino pluvivas, kaj Violette estas arestita kaj akuzita pro murdo. Por defendi sin, ŝi deklaras, ke ŝia patro sekse atencis ŝin; per abrupta uzo de revenoj en la pasinton, Chabrol konfuzas la spektantojn, kiuj ne plu scias ĉu temas pri mensogo de Violette aŭ pri duon-vero. Konvinkita pro murdo, ŝi estas kondamnita al gilotino, tamen ekstera voĉo sciigas nin, ke iom post iom ŝia puno estos ŝanĝita kaj reduktita ĝis finfine ŝi estos liberigita, ŝi edziniĝos kaj naskos kvin infanojn.
Teĥnikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Reĝisoro: Claude Chabrol
- Muziko: Pierre Jansen
- Ĝenro: Dramo
- Formato: Kolora
- Lando: Francio
- Daŭro: 124 minutoj
Rolularo
[redakti | redakti fonton]- Isabelle Huppert: Violette Nozière
- Stéphane Audran: Germaine Nozière
- Jean Carmet: Baptiste Nozière
- Jean-François Garreaud: Jean Dabin
- Lisa Langlois: Maddy
- Bernadette Lafont: Kun-kaptitino
- Guy Hoffmann: Juĝisto
- Jean Dalmain: Émile
- François Maistre: S-ro Mayeul
- Philippe Procot: Mastro Vésine-Larue
- Bernard Alane: Filo Pinguet
- Mario David: Direktoro de karcero
- Henri-Jacques Huet: Komisaro Guillaume
- Fabrice Luchini: Camus, studento
- Greg Germain: Nigra muzikisto (sub la nomo "Grégory Germain")
- Zoé Chauveau: Zoé
- Maurice Vaudaux: Willy
- Dora Doll: S-ino Mayeul
- Bruno Rozenker: Studento en kafejo
- Jean-Pierre Coffe: Doktoro Déon
- Jean Parédès: Surstrata kantisto
- Dominique Zardi: Kelnero
- Henri Attal: Pasanto