Violette Nozière

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Violette Nozière (filmo).
Violette Nozière
Persona informo
Naskonomo Violette Germaine Nozière
Naskiĝo 11-an de januaro 1915 (1915-01-11)
en Neuvy-sur-Loire
Morto 26-an de novembro 1966 (1966-11-26) (51-jaraĝa)
en Le Petit-Quevilly
Mortokialo kancero
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo butikisto
vdr

Violette NOZIÈRE (naskiĝis la 11-an de januaro 1915 en Neuvy-sur-Loire (Nièvre), mortis la 28-an de novembro 1966) estas franca virino, kiu markis juĝan kaj kriman kronikojn de la 1930-aj jaroj.

Rakonto[redakti | redakti fonton]

La 28-an de aŭgusto 1933, Violette Nozière, 18-jara, estis arestita de polico. La junulino estis akuzita pro venenado de siaj gepatroj pere de "Soménal" - dormigilo - unu semajnon antaŭe, dum la nokto de la 21-a de aŭgusto. Ŝi poste malfermis gason en la apartamento, por kredigi, ke ŝiaj gepatroj provis memmortigi sin tiamaniere. Ŝia patrino estis reanimita, sed ŝia patro mortis.

La 6-an de septembro, en kabineto de instrukcia juĝisto, Violette deklaris, ke nur ŝia patro estis celita kaj akuzis lin pro incesto: Baptiste Nozière, fervoja lokomotivestro, sekse perfortus ŝin ekde ŝia 12-a jaraĝo.

Francoj estis ŝokitaj. Bon-pensantoj rifuzis kredi diraĵojn de Violette, kies duobla vivo skandalis ilin: mitomania, ŝtelanta, libertina, provoka, ŝia bildo ne emigis ilin al indulgo. La venĝulino neniam sintenis kiel viktimo.

Violette ankaŭ volis mortigi sian patrinon, kiu dum jaroj persistis nenion vidi nek aŭdi. Mortigante ŝin, Violette volis ŝpari honton, kulpecon kaj rimorsojn al sia patrino.

Ŝia amafero kun iu Jean Dabin, de dubinda reputacio ankaŭ ne altiris la simpation de ĵurianoj al ŝi. Laŭ ili, ŝi agus tiel nur por ekhavi la cent sesdek mil frankojn ŝparitajn de siaj gepatroj, kiujn ŝi antaŭe komencis priŝteli, celante daŭre vivteni sian amanton.

Tiun tezon adoptis akuzantaro. Kvankam apartenanta al la kontraŭa partio, ŝia patrino fine pardonis al sia filino kaj eĉ propetis la ĵurion: "Kompaton, kompaton al mia infano!"

Malgraŭ ĉio, Violette Nozière estis kondamnita al mortpuno la 13-an de oktobro 1934, puno kvalifikita kiel simbola de la ĝenerala advokato tial ke, tiam oni ne plu gilotinis virinojn. La mortpuno oficiale prononcita kontraŭ Violette estis oficiale ŝanĝita al porĉiama enkarcerigo la 25-an de decembro 1934. La 26-an de aŭgusto 1942, marŝalo Philippe Pétain reduktis ŝian punon al 12 jaroj da punlaboroj kaj, dank'al bonega sinteno en karcero, Violette estis liberigita pli frue ol antaŭvidite, la 29-an de aŭgusto 1945. La 15-an de novembro samjare, generalo Charles de Gaulle eĉ nuligis ŝian malpermeson loĝi en la plejparto de la franca teritorio.

Poste, Violette edziniĝis kun la juĝeja librotenanto de la karcero de Rennes, kie ŝi estis enkarcerigita. Ŝi renaskiĝis al vivo, repaciĝis kun sia patrino, kaj eĉ naskis 5 infanojn al kiuj ŝi neniam parolis pri sia pasinto. La 18-an de majo 1963, Violette estis rerajtigita de la kortumo de Rouen kaj konsekvence retrovis civitanajn plenrajtojn kaj denove virgan kondamno-dosieron.

Ŝi mortis tri jarojn poste, la 18-an de novembro 1966, en paco kun si mem kaj siaj familianoj.

Superrealistoj ekdefendis ŝin en kolektiva verko, "Violette Nozières"[1], publikigita en decembro 1933 en Bruselo ĉe Editions Nicolas Flamel estritaj de E. L. T. Mesens (kun interalie poemoj kaj desegnoj de André Breton, René Char, Paul Éluard, Maurice Henry, E. L. T. Mesens, Benjamin Péret, Salvador Dali, Yves Tanguy, Max Ernst, Victor Brauner, René Magritte, Hans Arp kaj Alberto Giacometti).

Filmo[redakti | redakti fonton]

Ŝia vivo estas la temo de la filmo Violette Nozière, reĝisorita de Claude Chabrol, aperinta en 1978. Ŝia rolo estis interpretita de Isabelle Huppert.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Véronique Chalmet: Violette Nozière, la fille aux poisons, ĉe Flammarion (2004) kaj Femmes et Criminelles ĉe Le-Pré-aux-Clercs, de la sama aŭtoro.
  • Jean Marie Fitère: Violette Nozière, ĉe Presses de la Cité, 1975.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Per konstanta eraro, superrealistoj sisteme aldonis "s" al la fino de la nomo. Henri Béhar « André Breton le grand indésirable », Fayard, Parizo, 2005, pĝ. 299, kiu datas la publikigon de la libreto al aprilo 1934.