Virgulino de Ĉikinkiro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Originala bildo de la Virgulino de Ĉikinkiro, en la samnoma baziliko.

La Virgulino de Ĉikinkiro (hispane Chiquinquirá estas unu el la alvoktitoloj per kiu estas kultata la Virgulino Maria en la katolikismo. Ĝi estas la patronino de Kolombio, de la ŝtato Zulia (Venezuelo) kaj de la urbo Caraz, en la departemento Ankaŝo en Peruo.

En Kolombio la bildo troviĝas en la Baziliko Nia Damo de la Rozario de Ĉikinkiro, al kiu pligrimas miloj da homoj ĉiudimanĉe kaj speciale dum ĝia festotago (9-an de julio) kiam okazas speciala diservo kaj procesioj. La papo Johano Paŭlo la 2-a preĝis antaŭ ĝia bildo pro la paco en la lando. Ĝi estas konata laŭ la nomo de la urbo Ĉikinkiro, kie okazis la unua el la miraklaj manifestacioj kaj kie nuntempe troviĝas la origina tolaĵo.

Bildo de la Virgulino de Ĉikinkiro en Venezuelo troviĝas en la Baziliko de Maracaibo. En tiu urbo, ĉiujare, la 18-an de novembro, estas celebrata la tradicia "Foiro de La Ĉineta" kaj okazas diservo kaj procesioj honore al la Virgulino.