Saltu al enhavo

Marakaibo

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Maracaibo)
Marakaibo
urbo
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando  Venezuelo
Poŝtkodo 4001 a 4046
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 551 539  (2011) [+]
Loĝdenso 1 114 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 10° 38′ N, 71° 38′ U (mapo)10.633333333333-71.633333333333Koordinatoj: 10° 38′ N, 71° 38′ U (mapo) [+]
Alto 6 m [+]
Areo 1393 km² ( 139 300 ha) [+]
Horzono UTC-04:00 [+]
Marakaibo (Zulia)
Marakaibo (Zulia)
DEC
Situo de Marakaibo
Marakaibo (Maracaibo)
Marakaibo (Maracaibo)
DEC
Situo de Marakaibo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Maracaibo [+]
vdr

Marakaibo[1][2][3] (hispane Maracaibo) estas milionurbo, universitata urbo kaj ĉefurbo de la subŝtato Zulia en Venezuelo kaj la dua plej granda urbo de la lando. Ĝi havas ĉirkaŭ 3,95 milionojn da loĝantoj, kaj estas la centro de la plej grava ekonomia regiono.

La urbo M. ĉe la lago M. en Zulia
Marakaibo
Mapo pri pli signifaj urboj de Venezuelo (Marakaibo troviĝas en la nordokcidenta landoparto)

La loknomo Maracaibo ŝajnas deveni el Maraca (serpento) + Iwo (loko) en la indiĝena arawaka lingvo. Aliaj diras ke ĝi povas deveni el Maracay (Akrobata tigro-kato) + Bo (piedo) en la indiĝena lingvo rilata al Tupi-Guarani.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Marakaibo troviĝas sur ebenaĵo en la nordokcidenta parto de la lando laŭ marbordo en golfo.

Marakaibo estis fondita en la jaro 1529 fare de germano Ambrosio Alfinger (1500-1533) je la nomo Neu Nürnberg, poste hispanigita Nueva Núremberg (do "nova Nurenbergo"), ĉe la okcidenta bordo de la samnoma lago. En 1699 Henry Morgan atakis Marakaibon. La urbo estas grava naftoproduktanto ekde 1914.

Marakaibo havas internacian flughavenon kaj gravan havenon. En la urbo metroo, aŭtobusoj kaj etaŭtobusoj liveras la pasaĝerojn. En 1962 konstruiĝis 8.7 kilometrojn longa ponto dediĉita je la nomo de generalo Rafael Urdaneta.

En Marakaibo la temperaturo estas konstante ĉirkaŭ 30 °C, sed rekorde oni mezuris 41 kaj 18 °C-ojn.

Ĝemelurboj

[redakti | redakti fonton]

Partneraj urboj estas interalie (vidu en la informkesto dekstre pli kompletan listigon):

Larĝa panoramo de Marakaibo je aŭgusto 2006
Larĝa panoramo de Marakaibo je aŭgusto 2006

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. La esperantlingva Poŝatlaso de la mondo de 1971 kiu esperantigas multajn, sed ne ĉiujn urbojn, pri Venezuelo entute nur esperantigas la urbojn Karako (tiel!) kaj Marakaibo (tiel) en la du-paĝaj mapoj 36 kaj 37, kaj aldone indikiĝas la venezuela golfo kaj la marakaiba lago (tiel).
  2. CDELI kiu atestas pri ekzisto de bulteneto "Inter Ni. Bulteno de Marakajbaj Geamikoj, Marakaibo, Venezuelo"
  3. Radio Havano en marto 2019 skribas pri la metroo de Karakaso kaj "Marakaibo".

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]