Virgulino mamnutranta
Virgulino mamnutranta aŭ latine Maria lactans estas bildo de la mamnutranta Madono Maria.
Tia motivo jam troviĝis en malnova egipta kulturo, kie la diino Isis mamnutras la knabon Horuso, kio simbolis fekundecon.
En Bizanco kaj en Okcident-Eŭropo dum la 14-a kaj 15-a jarcentoj la bildo de Maria lactans ricevis jenan interpretadon: Kristo, infano estas Dio, kiu per la patrina mamo rilatas al la homaro.
En kelkaj fontkapeloj barokaj de pilgrimejoj akvo trafluas la mamojn de la virgulina statuo, kiel ekzemple en Mariahilf, Rengersbrunn aŭ Maria Ehrenberg.
Dum malfacilaĵoj por mamnutri aŭ tiel rilataj sanproblemoj, laŭregione oni preĝis antaŭ bildo aŭ statuo de mamnutranta virgulino au oferis vaksajn mamojn.[1]
Fotogalerio
-
Jan van Eyck: Maria lactans, ĉ. 1430
-
Andrea Bonaiuti: Madonna in trono con bambino e Sant'Apollonia, 2-a duono de la 14-a jarcento, Via San Gallo, Florence
Bibliografio
- Galaktotrophousa und Maria lactans. In: Das grosse Kunstlexikon von P.W. Hartmann. Hartmann, Sersheim 1997, ISBN 3-9500612-0-7
Referencoj
- ↑ Wolfgang Beinert, Heinrich Petri (Hrsg.): Handbuch der Marienkunde. Bd. 2, S. 536. Pustet, Regensburg 1997, ISBN 3-7917-1527-5
Eksteraj ligiloj
- [www.fisheaters.com/marialactans.html – Bildoj de mamnutranta virgulino]