Viss
Bazaj informoj
Viss estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en subregiono de Sárospatak.
- Areo: 14 km²
- Alto super marnivelo: 98
- Loĝantaro: 770
- Poŝtkodo: 3956
- Telefonprefikso: 47
Situo
La vilaĝo situas sur ebenaĵo, inter riveroj Bodrog kaj Tiso, fine de sakovojo el Kenézlő. Sárospatak troviĝas 15, Tokaj 17, Szerencs 27, Miskolc 61 km-ojn.
Historio
La unua mencio devenis el 1381. Incendio okazis en 1885. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, kulturdomo, biblioteko, poŝto, kuracejo.
Vidindaĵoj
- kalvinana preĝejo
- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Triunuo
- grekokatolika preĝejo omaĝe al Morto de Dionaskinto