Vitol

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vitol
negoco • entrepreno vd
Dum 1966 - nekonata/nuntempe
Jura formo Besloten vennootschap met beperkte aansprakelijkheid
Sidejo Ĝenevo
Lando Svislando
Dungitoj 1 560 (stato: 2023)
filiaj kompanioj Viva Energy vd
TTT Oficiala retejo
vdr

Vitol Group estas nederlanda - svisa krudvarkomerca konzerno kiu estas konsiderita la plej granda de la mondo en ĝia industrio kun enspezo de 303 miliardoj da dolaroj (2012). La firmao okupiĝas pri komercado de nafto, tergaso, karbo, emisiorajtoj kaj biofuelo. La ĉefaj konkurantoj de la firmao estas Glencore International plc kaj Trafigura. Vitol havas 40 oficejojn tutmonde kaj ties plej grandaj operacioj estas en Ĝenevo, Houston, Londono kaj Singapuro [1].

Vitol estis fondita en 1966 en Roterdamo fare de Henk Vietor kaj Jacques Detiger [2][3].

.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Operating globally (en-US). Alirita 2022-11-25.
  2. "Meet The Mysterious Trading Firms Who Control The Price Of Commodities", BusinessNews, 2011-10-31.
  3. Schneyer, Joshua, "Commodity Traders: The trillion dollar club", Reuters, 2011-10-28.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]