Vittorio Dall'Acqua

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vittorio DALL'ACQUA (naskiĝis en Palidano di Gonzaga la 25-an de majo 1934 - mortis en Milano la 8-an de aŭgusto 1979) estis konata aktivulo en Milano kaj konsilanto de Itala Esperanto-Federacio.

Li postlasis manuskripton de ampleksa Esperanto-itala vortaro. Li verkis du satirajn teatraĵojn, Senĉenaj dialogoj (l973) kaj Senkatenaj dialogoj (1974), kaj la lernolibron 'Esperanto: Rivoluzione della parola (1977).