Vivo eterna

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Vivo eterna estas karakteriza esprimo de la kristana lingvaĵo, origine ĉerpita el la evangelio de Johano (5,24; 6,53-55), kaj signifas la transcendan vivon donatan de Dio. La esprimo, do, se el si mem ŝajnas rilati al la postmorta senfina restado ĉe Dio, tamen ĝia tuja perceptigo, en la johana lingvaĵo kaj konceptaro, estas tio kion Dio nun komunikas kaj donas el sia vivo mem. Fakte, ĉar la diaj supernaturaj donacoj jam estas doto kaj heredaĵo en tiu ĉi tera vivo (kiel, laŭ Johano, la kono kaj fido je Jesuo, la ĝojo pro la certeco pri la dia amo ktp), la vivo eterna ampleksas ankaŭ la teran vivon de la kredanto pense-kore impregnita per tiaĵoj: do li jam posedas la eternan vivon!

Certe, ankaŭ hodiaŭ la frazo, materie eldirita, komunikas kaj sentigas la du signifojn, sed ĉe oreloj ne kutimiĝintaj al kristana lingvaĵo ĝi precipe reeĥas la transtempan vivon, tiun dedukteblan el komunaj onidiraĵoj kiu, tamen, ĉeestas ankaŭ en Johano mem (vidu Apokalipson 21,4).[1] Pli instruige tion sciigas eventuala nocio pri eterneco.


Bibliografio[redakti | redakti fonton]

[2] Latine

[3] Itale

[4] Arkivigite je 2007-08-07 per la retarkivo Wayback Machine Kompendio de la katekismo de la Katolika Eklezio.


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Senmorteco

Teologiaj virtoj

Graco