Vjetnamio en la Olimpikoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
emblemo
emblemo
La olimpika flago

Sportista teamo de  Vjetnamio en la Olimpikoj unue konkuris en 1952 kiel la Ŝtato Vjetnamio. Post la dispartigo de Vjetnamio en 1954, nur la Respubliko Vjetnamio, la suda parto de la lando, konkuris en la Ludoj, sendante atletojn al ĉiuj Someraj Olimpikoj inter 1956 kaj 1972.

Ekde la reunuiĝo de Vjetnamio en 1976, ili konkuris kiel la Socialisma Respubliko Vjetnamio, partoprenante ĉiujn somerajn olimpikojn de 1980 ĝis nun kun la escepto de 1984. La nuna Vjetnama Olimpika Komitato estis formita en 1976 kaj rekonita fare de la Internacia Olimpika Komitato (IOK) en 1979. En vintraj olimpikoj ankoraŭ neniam estis vjetnamiaj partoprenantoj.

La teamo ĝis la stato de 2021 en someraj olimpikoj sume atingis ekzakte kvin medalojn: Temas pri ora, tri arĝentaj kaj bronza medaloj - ĉiuj estas el la 21-a jarcento, do akiritaj ekde la Somera Olimpiko 2000. Per tio sume la teamo en ĉiuj olimpikoj havas la 100-an rangon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]