Sud-Vjetnamio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Respubliko Vjetnamio)
Vjetnama respubliko
Plena origina nomo:
Việt Nam Cộng Hòa
 Vjetnamio 19551975 Respubliko Suda Vjetnamio 

historia lando • suverena ŝtatolando
Geografio
Ĉefurbo:
Areo:
173 809 km² (en la jaro 1973)
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
19 370 000 (en la jaro 1973)
Nacia konsisto:
Ŝtat-strukturo
South Vietnamese đồng đồng
Estiĝo:
1955 (per divido de Vjetnama ŝtato)
Pereo:
1975 (pro estiĝo de dumtempa Respubliko Suda Vjetnamio, en la jaro 1976 enmembrigita en Vjetnamion)
Antaŭaj ŝtatoj:
Vjetnamio Vjetnamio
Postsekvaj ŝtatoj:
Respubliko Suda Vjetnamio Respubliko Suda Vjetnamio
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

Vjetnama respubliko (ofte pli neformale nomata sole Suda Vjetnamio) estis ŝtato troviĝanta sur teritorio de hodiaŭa Vjetnama socialisma respubliko. Ĝi estiĝis per divido de origina franca kolonio Vjetnama ŝtato, parto de franca imperio. Post la dua mondmilito Vjetnamio, franca kolonio, luktis cele al sia sendependiĝo. Post batalo en Dien Bien Phu, francoj retiriĝis el la teritorio, naskiĝis tiam Vjetnamio, kvankam kun registaro en la norda parto apogita de Sovetunio kaj Ĉinio kaj alia apogita de Usono en la sudo. Do, el praktika vidpunkto aperis du ŝtatoj: la Demokratia Vjetnama Respubliko en la norda parto kaj la Vjetnama Respubliko en la sudo. Temis pri alia okulfrapa ekzemplo de la Malvarma Milito inter Usono kaj Sovetunio. Por Usono estis de fundamenta graveco la ekzisto de ne-socialista ŝtato en Vjetnamio, oni deziris eviti la iom-post-ioman influon de Sovetunio en tiu azia regiono. Do, Sud-Vjetnamio fariĝis preskaŭ pulĉinela registaro kontrolita de Usono. Komence de la 1960-aj jaroj komenciĝis terura milito. Sudaj gerilistoj kaj la armeo de Nord-Vjetnamio luktis dum deko da jaroj en la arbaroj kaj ankaŭ en la urboj por atingi la kompletan reunuiĝon de Vjetnamio, laŭ la modelo reganta en la norda parto. Usono sendis tien miloj da soldatoj por eviti la falon de la sud-vjetnama registaro. Kunlaboris kun ĝi ankaŭ aliaj ŝtatoj kiel Sud-Koreio, Tajlando, Filipinoj, Aŭstralio, Nov-Zelando kaj la insulo Tajvano. En la jaro 1968, kiam la milito pleje akriĝis, Sud-Vjetnamio eldonis serion de poŝtmarkoj kun la celo danki la militan helpon de tiuj ŝtatoj, temis pri la tiel nomitaj “kun-aliancanoj”. Sur la poŝtmarkoj aperis la flagoj de tiuj ŝtatoj kaj ankaŭ tiu de Sud-Vjetnamio. Kompreneble la usona flago estis la plej videbla, ĉar preskaŭ ĉiuj soldatoj apogantaj Sud-Vjetnamio venis de Usono. Post pacinterkonsento subskribita en Parizo, Usono retiris siajn soldatojn en la jaro 1973. En la jaro 1975 la armeo de Nord-Vjetnamio eniris en tiaman Sajgonon, sudvjetnaman ĉefurbon. En julio 1976 Suda Vjetnamio integriĝis en la nuntempa Socialista Vjetnama Respubliko.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Flagoj kaj poŝtmarkoj: Kiam ŝtato malaperas", VENTO, numero 10, Decembro 2021. pp. 30-31.