Vlára

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vlára
rivero
Ponto trans Vlára en Bohuslavice nad Vláří
Landoj Ĉeĥio Ĉeĥio, Slovakio Slovakio
Regionoj Regiono Zlín, Regiono Trenčín
Montaro Blankaj Karpatoj
Trafluas
Fontrivero Vlára
 - situo Vizovica montetaro
 - alteco 640 m
 - koordinatoj 49° 12′ 41″ N 17° 58′ 21″ O / 49.21139 °N, 17.97250 °O / 49.21139; 17.97250 (mapo)
Enfluejo Váh
 - koordinatoj 48° 57′ 22″ N 18° 06′ 46″ O / 48.95611 °N, 18.11278 °O / 48.95611; 18.11278 (mapo)
Suma longo 42,5 km (26 mi)
Suma akvokolektejo 371,6 km² (37 160 ha)
Trafluo
 - mezproksima 3,4 /s
Hidrologia vico 4-21-08-046
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Vlára
Map

Vlára estas rivero en sudorienta Moravio. Temas pri la plej signifa morava rivero neapartenanta en akvokolektan areon de rivero Moravo eĉ ne de Odro. Vlára forfluas tra montpasejo en Blankaj Karpatoj al Slovakio, kie ĝi enfluiĝas ĝis Váh. Laŭ la rivero Vlára nomiĝas fervojlinio 341 Vlara fervojo.

Paso de la fluo[redakti | redakti fonton]

Vlára estas unu el la tipaj ekzemploj de rivera piratado sur teritorio de Ĉeĥio. Ĝi fontas en Vizovica montetaro proksime de montoj Klášťov kaj Svéradov. Ĝi trafluas tra municipoj Drnovice, Vlachova Lhota, Vlachovice, Bohuslavice nad Vláří kaj Štítná nad Vláří-Popov. En urbo Brumov-Bylnice ĝi akceptas maldekstraflankan alfluanton Brumovka kaj tra Vlara montpasejo ĝi forfluas al Slovakio, kie ĝi kreas ĉe Nemšová dekstraflankan alfluanton de Váh.