Saltu al enhavo

Vlădeni

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vlădeni

Vlădeni [vlədenj] (hungare Vledény vlede:nj, germane: Wladein) estas vilaĝo en Rumanio nordokcidente de Codlea. En 1910 ĝi nombris 1 272 loĝantojn (rumanoj, hungaroj), en 1992 884 (rumanoj, 2,6% hungaroj). Ĝia unua skriba mencio estis en 1570. Ĝi estis rumana vilaĝo. En 1658 la turkaj-tataraj militistoj detruis ĝin. En la jaroj 1717-1719 la triono de ĝia loĝantaro pereis pro pesto. En la 17-a kaj 19-a jarcentoj ĝi estis la bieno de la urbo Braŝovo. Ĝis 1919 apartenis al Hungario (Fogaras (reĝa departemento) vármegye). Administre ĝi apartenas al Dumbrăviţa.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]