Vladimirka (pentraĵo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Владимирка
Владимирка
Isako Levitan, 1892
79 × 123 cm
Tretjakova galerio (Moskvo)
vdr

Vladimirka (ruse Владимирка) estas pentraĵo de rusia pentristo Isako Levitan, verkita en 1892. Ĝi situas en Tretjakova galerio (Moskvo).

"Vladimirka" estas popola nomo de la historia vojo al urbo Vladimir kaj plu al Siberio. Ĝi estas konata pro tio, ke laŭ ĝi dum epoko de Rusia Imperio politikaj prizonuloj komencadis piediri al siberiaj ekzilejoj. Nun la vojo (M7 "Volgo") komenciĝas en Moskvo kiel Ŝoseo de Entuziasmuloj (Ŝosse Entuziastov).