Vlardingena kulturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Vlardingena kulturo (Vlaardingencultuur) estis kulturo je la limoj de meza kaj malfrua neolitiko. Arkeologoj trovis en 1958 en Vlaardingen, urbo apud Rotterdam, homfaritajn objektojn el la periodo inter 3500 a. Kr. kaj 2500 a. Kr., kiuj pravigas la nomon de propra kulturo. Temas pri plej diversaj uzaĵoj faritaj el ligno kaj ostoj (hakiloj, kudriloj, primitiva kanuo k.a.)

Ankaŭ la pladoj, bovloj kaj boteloj de la tiel nomata kulturo de la funelformaj trinkvazoj estis trovitaj ĉi tie. En la dunoj ĉe la marbordo oni trovis restaĵojn de domoj de farmistoj, kiuj bredis bovojn, ŝafojn kaj kaprojn kaj kultivis iom da tritiko kaj hordeo. La ĉasado estis malpli grava. Tamen restis iom el tiuj mezolitikaj karakterizaĵoj, ĉar agrikulturo ne ĉiam estis ebla en tiu ĉi regiono inter la riverelfluejoj de Rejno kaj Mozo.

Tio rimarkeblas el la ostoj de kapreoloj, cervoj, ursoj, lutroj kaj sturgoj, kiujn tie oni trovis. La homoj loĝis en ortangulaj, sed plurloke ankaŭ en rondaj kabanoj el ligno kaj argilo.