Vlhošť (Ralska montetaro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Vlhošť
Vlhošť
germane: Wilschtberg
monto
Vido al Vlhošť el Ronov
Oficiala nomo: Vlhošť
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Liberec
Distrikto Distrikto Česká Lípa
Historia regiono Bohemio
Montaro Ralska montetaro, Doksa montetaro
Akvejo Ploučnice
Situo Vlhošť
 - alteco 614,1 m s. m.
 - koordinatoj 50° 36′ 09″ N 14° 27′ 15″ O / 50.60250 °N, 14.45417 °O / 50.60250; 14.45417 (mapo)
Geologia konsisto fonolito
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Vlhošť
Portalo pri Geografio

Vlhošť (germane: Wilschtberg) estas karakteriza neovulkanita monto en distrikto Česká Lípa. Naturrezervejo Vlhošť etendiĝas sur montopintoj kaj sur partoj de deklivoj, ĝi estas plej alta monto de Polomené hory kaj ĝi estas en administrado de PPR Kokořínsko.

Informoj pri la monto[redakti | redakti fonton]

La monton kreas fonolito, kiu trapenetris antaŭ 31 milionnoj da jaroj tra ĉirkaŭa grejso. La indikata alteco estas 614,1 m s. m. Ĝi situas en Doksa montetaro (konsisto de Ralska montetaro), sudokcidente de la distrikta urbo Česká Lípa, proksimume 1 km oriente de domaro Hvězda. Pluaj grejsaj montetoj ligas al Vlhošť, proksime estas Malý Vlhošť kaj Stříbrný vrch, ambaŭ 439 m s. m. La teritorio estas arbarkovrita ikluzive de la montopinto, belvidejo en la ĉirkaŭaĵon tiel estas limigita.

Vlhošť estas la plej alta punkto de PPR Kokořínsko. La montopinto apartenas al katastro de Litice.

Naturrezervejo[redakti | redakti fonton]

La rezervejo Vlhošť estis proklamita en la jaro 1998. Ĝi rilatas al la montopinto kaj la deklivoj de Vlhošť kaj Malý Vlhošť sur la katastraj teritorioj de vilaĝoj Heřmánky, Hvězda kaj Litice en distrikto Česká Lípa. La protektita areo havas areon 81,81 ha, ĝi estas el alteco 380 – 614,1 m s. m.

Deklivoj de Vlhošť de proksime
Pado sur Vlhošť

Protektitaj estas floremaj fagaĵoj, pinaj arbaroj, kalunoj kaj likenoj. Estas ĉi tie krom aliaj multe da specioj de moluskoj kaj araneoj, vivas ĉi tie lokustoj, nestas ĉi tie migra falko kaj trukolombo.

Aliro[redakti | redakti fonton]

Proksimume 200 m okcidente de la montopinto estas Vlhošťský důl (Minejo Vlhošť), en kies parto estas ŝoseeto kuniganta domaron Hvězda kun vilaĝo Litice. En la minejo kruciĝas blua blua turisma marko turisma marko de Zahrádky kaj Holany kun la verda verda turisma marko el municipo Kravaře, kondukas ĉi tie ankaŭ biciklovojo 0059. El la blua kondukas flava flava turisma marko ĉirkaŭ la montopinto, sed ne al ĝi. La markita vojo ĝis la montopinto neniam kondukis. La plej proksima fervoja stacio estas ĉirkaŭ 5 km malproksima stacidomo en Blíževedly sur fervojlinio n-ro 087 Lovosice - Česká Lípa.

Montogrimpado[redakti | redakti fonton]

La grandegaj grejsaj rokterasoj sur la okcidenta kaj la sudokcidenta deklivo de Vlhošť donas konvenajn kondiĉojn por montogrimpista agado. La montogripado estas ĉi tie tempe limigita por sezono de julio ĝis decembro.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]