Vodevilbluso

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vodevilbluso aŭ ankaŭ „klasika bluso“ estas blusostilo de la 10-aj kaj fruaj 20-a jaroj de la 20-a jarcento, orientiĝanta je ĵazo. Ĝi ekestis precipe en la medio de urbaj vodevilo-teatrejoj kaj menestrelaj spektakloj. „klasikan bluson“ plejparte kantis virinojn akompanatajn de ĵazorkestro. La nigrula bandestro kaj komponisto W.C. Handy estis unu el la unuaj, kiuj notis kaj aranĝis bluson laŭ la „klasika“ stilo. Al liaj plej famaj komponaĵoj apartenas „Memphis Blues“ (1912) kaj „St.-Louis-Blues“ (1914).

Vodevilblusoj estis la unuaj bluskantoj surdiskigitaj por komerca merkato sur ŝelakdiskoj. La plej fruan ĝis nun konatan registraĵon de bluso, „Crazy Blues“, faris Mamie Smith la 10-an de aŭgusto 1920 en Novjorko. Ĝia sukceso ĉe nigrulaj aĉetintoj instigis la sondisko-eldonejojn registri pluajn bluskantistinojn kaj per tio ekigi la eraon de „klasika bluso“. La erao de vodevilbluso daŭris ĝis proksimume la mezo de la 20-aj jaroj. Ĉar intertempe la publika gusto estis ŝanĝinta al deltobluso, la nombro de venditaj „klasikaj“ blusregistraĵoj malpliiĝis. Tio konsekvencis, ke ĉiam malpli virinoj estis registrataj en bluso. Do la virinoj cedis sian regantan pozicion en bluso al novaj, viraj steluloj.

Al la grandaj steluloj de vodevilbluso apartenas Alberta Hunter, Ma Rainey, Bessie Smith, Mamie Smith, Victoria Spivey, Lucille Hegamin, Coot Grant aŭ Lucille Brogan.