Vojo de Cido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La vojo de la Cido trairas ok hispanajn provincojn

La Vojo de Cido estas kultura turisma itinero kiu baziĝas sur la historia figuro de Rodrigo Díaz, kaj en la literatura verkaĵo Cantar de Mio Cid. En ambaŭ kazoj temas pri internaciskala referenco: Cido, "eminenta kastilia heroo, la plej eminenta kavaliro de la mezepoka Hispanio", kaj "unu el la plej grandaj klasikaj verkaĵoj de la eŭropa literaturo".

La itinero trairas teritoriojn de ok aktualaj hispanaj provincoj (Burgoso, Sorio, Gvadalaĥaro, Zaragozo, Teruelo, Castellón, Valencio kaj Alakanto) kiuj apartenas al kvar aktualaj Aŭtonomaj Komunumoj (Kastilio kaj Leono, Kastilio-Manĉo, Aragono kaj Valencilando).

Cantar de Mio Cid estas literatura verkaĵo kie intermiksiĝas historio kaj fikcio. La itinero sekvata de la historia Cido ne korespondas fidele al la priskribita en la Poemo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]