Volĥov (ruse Волхов) estas urbo en Rusio. Ĝi situas ĉe rivero Volĥov (ruse Волхов).
La urbo estis nomita Volĥovstroj (ruse Волховстрой) ĝis 1940. Tiun nomon ĝis nun portas la fervoja stacio de la urbo.
En jaro 1959 la urbo havis 36,6 mil loĝantojn. Laŭ la rusa popolnombrado de 2010, la loĝantoj estis 47 182.
La du ĉefaj laborlokoj de volĥovanoj estas la akva elektrocentralo sur rivero Volĥov kaj la aluminia uzino. Ambaŭ estas la plej malnovaj en Rusio, fonditaj tuj post la Oktobra revolucio.