Volksbühne

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Volksbühne
theatre company
Geografia situo 52° 31′ 37″ N, 13° 24′ 43″ O (mapo)52.52694444444413.411944444444Koordinatoj: 52° 31′ 37″ N, 13° 24′ 43″ O (mapo)
Lando(j) Germanio vd
Poŝtkodo 10178
Volksbühne (Berlino)
Volksbühne (Berlino)
DEC
Volksbühne
Volksbühne
Map
Volksbühne
Agareo

teatra arto

Retejo Oficiala retejo
vdr
La teatrejo ĉe Rosa-Luxemburg placo (en 2015)
.

La Volksbühne ("popola scenejo") esta teatro en Berlino, kiu estis kreita en 1890 dum fondkunveno de asocio de la laborista movado kiu volis atingi pli bonan aliron de malriĉaj laboristoj al kulturaj eventoj. La asocio tre prosperis kaj ekde 1902 ricevis sufiĉe da financo por konstrui sian propran konstruaĵon. La hodiaŭa teatro situas sur Rosa-Luxemburg placo en la distrikto Mitte. Ĝi estis konstruita ne malproksime de la Viktoria Teatro, kiu estis disfaligita en 1891. La teatrejo ekzistis kiel tia ĝis la 17-an de majo 1933 sub la nomo Volksbühne Theater am Bülowplatz. Post la milito, la konstruaĵo estis tre difektita kaj ne remalfermis ĝis 1954. Dum tiu tempo ekzistis aliaj ejoj kiuj provizore funkciis kiel ludejoj por la Volksbühne Berlin Ost. Ĝis ĝi denove estis renomita en 1979 al sia nuna nomo, la ejo estis nomita Volksbühne am Luxemburgplatz. Post la falo de la Berlina muro ĝi estis transprenita de Frank Castorf - lia oficperiodo finiĝis en 2017. Lia posteulo Chris Dercon eksiĝis en aprilo 2018, post kio la domo estis administrita je provizora bazo de Klaus Dörr. De 2018 ĝis 2021 ĝi estis oficiale nomita la Volksbühne Berlin. Ekde la gvidado de René Pollesch ekde la sezono 2021/22, ĝi denove havas sian antaŭan nomon. La origina aŭditorio havis tri partojn kun 1968 sidlokoj. En la 1960-aj jaroj, ilia nombro estis reduktita al la nunaj 800.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]