Saltu al enhavo

Volosjanka

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Volosjanka, ukraine Волосянка, hungare Hajasd [hajaŝd] estas vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Velikij Bereznij.

Transkarpata provinco en Ukrainio
Distrikto de Velikij Bereznij en Transkarpatio
Panoramo de Volosjanka

Bazaj informoj

Situo

Volosjanka situas inter montoj, proksime de . Velikij Bereznij troviĝas je 37, Uĵhorodo je 80 km-oj.

Historio

La unua mencio pri la vilaĝo okazis en 1768 en formo "Voloszanka". En 1904 pro la hungariga politiko la komunumo ricevis hungarecan nomon Hajasd. En 1910 vivis tie 1586 loĝantoj, (1353 rutenoj, 115 hungaroj, 81 germanoj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Ung, al distrikto de Nagyberezna, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1939 la plej orienta regiono de disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon. Poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis ankaŭ Volosjanka/Hajasd. Ekde 1945 ĝi apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio.

Vidindaĵoj