Vortordo en Latino

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La vortordo de Latino estas libera. Subjekto, Objekto, ĉefVerbo povas aperi ajnvice; adjektivoj povas aperi antaŭ- aŭ postmetite; hiperbato estas afero sufiĉe ordinara.

Estas konsiderinda variado en la latina vortordo ĉe diversaj aŭtoroj, en diversaj stiloj kaj tra diversaj epokoj. En historiaj verkoj de Cezaro la ĉefverbo pli ofte aperas frazofine, ol en la filozofiaj verkoj de Cicerono; la vortordo en poeziaĵoj estas pli varia ol en la prozaĵoj.

La adeptoj de la sintaks-orda tipologio klasas Latinon kiel SOV-lingvon, kun la ordoj "prepozicio-substantivo", "substantivo-genitivo" (sed ankaŭ "genitivo-substantivo") kaj "adjektivo-substantivo" (sed ankaŭ "substantivo-adjektivo").

Kvankam la vortordo en Latino estas libera, ĝi ne estas arbitra. Variado en la ordo indikas diversajn nuancojn de senco kaj emfazo.

Vortordo ne estas afero kiun oni povas ignori legante latinan tekston … Legante latinan alineon sen atenti la vortordon oni perdas tutan dimension da signifoj[1]

Du konceptoj[redakti | redakti fonton]

Dum la pasinta jarcento, sed precipe de post la apero de bitigitaj tekstoj, oni intense studis la latinan vortordon por kompreni ĝiajn bazajn principojn. Du gravaj verkoj, resumantaj du malsamajn konceptojn, estas tiuj de Devine & Stephens (2006) kaj Olga Spevak (2010).

Oni ĝenerale konsentas, ke la pragmatikaj faktoroj (vd Tema-remaa dispozicio) grave influas la latinan vortordon. La temo kutime aperas komence de la frazo; kaj la remao, frazofine, enventuale ĵus antaŭ la ligilo.[2]

Tamen ekzistas malakordo pri tio, kiel la sintakso influas la vortordon. Laŭ D&S, Latino havas bazan neŭtralan vortordon, kiun ili priskribas jene:

Tio estas:

  • Subjekto – Rekta Objekto (gramatiko) – Nerekta Objekto / Nerekta argumento – Cirkonstanco – Celo aŭ Fonto – Nereferenca Rekta Objekto – Ĉefverbo.

(«Nereferenca objekto» estas objekto kiu aperas tuj ĉe la verbo kaj faras kun ĝi vortokombinon, kiel impetum en impetum facere = «fari atakon» = «ataki».)

Sekvante la skolon de genera gramatiko, Devine kaj Stephens opinias ke oni devias de tiu baza neŭtrala ordo por emfazi tiun aŭ alian frazparton. Ili uzas la terminon «tordo» (angle scrambling) se frazpartoj venas en alia ordo ol la baza.

Aliflanke, Olga Spevak (2010) forĵetas tiun koncepton kaj bazas sian verkon sur la funkcia gramatiko. Laŭ ŝi, la devioj disde la tiel nomata «neŭtrala vortordo» estas tro abundaj, ne nur inter diversaj aŭtoroj, sed eĉ ene de verkaro de unu sama aŭtoro; tiel ke maleblas determini, kiu nome estu tiu «neŭtrala vortordo»; tial la insisto pri iu baza nemarkita vortordo «fakte ne helpas latiniston pli bone kompreni la latinan frazpartan ordon»[3]. Ŝi insistas, ke laŭ la principoj de la funkcia gramatiko la vortoj okupas siajn lokojn laŭ porokaza ŝablono, kaj ne per ia permutado.[4]

Simile: «Klasika Latino estas lingvo liberorda, t.e. la ordon de la frazpartoj determinas ne sintaksaj reguloj, sed komunika strukturo (en:information structure,[5]

Temo kaj remao[redakti | redakti fonton]

Samkiel Subjekto, Objekto kaj Ĉefverbo, la Temo, Remao kaj Ligilo povas aperi en diversaj aranĝoj ene de frazo. La sekvaj frazoj respondas malsamajn demandojn:

«Romulus Romam condidit.» [Romulo fondis Romon] (Kion Romulo faris?)
«Hanc urbem condidit Romulus.» [Ĉi tiun urbon fondis Romulo] (Kiu fondis ĉi tiun urbon?)
«Condidit Romam Romulus.» [Romulo Romon fondis] (Kio okazis?)

Temo[redakti | redakti fonton]

Temo estas tio, pri kio oni parolas en la frazo. Spevak (2010) distingas plurajn temajn tipojn. Ekz‑e la fraza temo estas tiu heredita de ĵusa kunteksto (kiel ad ea en la ĉi-suba ekzemplo); ĝi antaŭas la diskursan temon (kia Caesar ĉi-sube):[6]

ad ea Caesar respondit…[7]
«Je tio Cezaro respondis…»

Temo ofte antaŭas konjunkcion, kaj la vortordo en la ĉi-suba ekzemplo, kie la temo (ĉi-okaze la subjekto) antaŭas la konjunkcion cum estas tute kutimaj:[8]

latine Tūberō, cum in Āfricam vēnisset, invēnit in prōvinciā cum imperiō Attium Vārum.[9]
«Kaj Tubero, veninte Afrikon [kiam en Afrikon venis], trovis en la provinco kun milita komandopovo Ation Varon».

Sen-temaj frazoj[redakti | redakti fonton]

Ne ĉiu frazo havas temon, iuj prezentas nur ion novan. Ekz‑e

erant omnīnō itinera duo.[10]
«Entute da vojoj estis du»

Tiajn frazojn oni iam nomas prezentaj frazoj; ofte ili komenciĝas per verbo.

Remao[redakti | redakti fonton]

La remao entenas la propran enhavon de komunikaĵo, tion kion la parolanto sciigas aŭ asertas pri la temo.

La remao aperas en Latino en tre diversaj pozicioj, kio indikas, ke Latino havis tre riĉan prozodion, ebligantan marki ĝin en ĉiuj lokoj[11].

Remao frazfina[redakti | redakti fonton]

Ofte la temo aperas unue, kaj la remao ĝin sekvas. Tiel en la frazo ĉi-suba, la temo estas «la banejo» (balneārea, jam menciita pli frue) kun la subtemo «ŝvitejo» (assa, la kutima parto de banejo); la remao estas la informo, kien Cicerono movis la ŝvitejon:

in balneāriīs assa in alterum apodȳtērī angulum prōmōvī.[12]
«En la banejo la ŝvitejon mi movis en la alian angulon de la antaŭĉambro

Simile,

latine Gallia est omnis divisa in partes tres.[13]
«La tuta Gaŭlio dividiĝas en tri partojn…»
latine fūnera sunt … magnifica et sūmptuōsa.[14]
«Iliaj entombigoj estas grandiozaj kaj multekostaj»

Jen Plinio rakontas pri debato en la Senato. Menciinte porparolantojn de iu opinio li daŭrigas (9:13:15):

latine Dicunt contra Avidius Quietus, Cornutus Tertullus..
«Kontraŭparolas Avidio Kvieto, Kornuto Tertulo.»

Remao antaŭligila[redakti | redakti fonton]

Samkiel multaj Verbo-finaj lingvoj, Latino preferas meti la remaon en la antaŭverban pozicion, ĵus antaŭ la ligilan verbon aŭ alian parton de la ligilo[15]:

latine In eo flumine pons erat..[16]
«Ĉe tiu rivero estis ponto»

Remao frazkomenca[redakti | redakti fonton]

La remao ricevas emfazon se ĝi aperas antaŭ la temo.[17] En la sekva frazo la la remao de la unua subpropozicio aperas komence, kaj la remao de la dua, fine:

latine Samia mihī māter fuit; ea habitābāt Rhodī.[18]
«Samosanino mia patrino estis; (sed tiutempe) ŝi loĝis Rodoson

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. D&S, antaŭparolo.
  2. Spevak (2010), pp. 29–31.
  3. Spevak (2010), pp. 3–4.
  4. Spevak (2010), p. 8, piednoto 21.
  5. Skopeteas (2011), p. 1.
  6. Spevak (2010), p. 68.
  7. Caesar, Bellum Civile, 1.85.1
  8. Spevak (2010), p. 14.
  9. Caesar, Bellum Civile 1.31.2.
  10. Cæsar, De bello gallico 1.6.1.
  11. Lehmann, Christian (1979): Zur Typologie des Lateinischen. Glotta 57, 1979. P. 243
  12. Cicero, ad Qu. fr. 3.1.2.
  13. Caesar, De bello gallico, I.1
  14. Cæsar, De bello gallico 4.19.4.
  15. D&S: 88
  16. Caesar, De bello gallico, II.5
  17. Panhuis (1982), p. 52.
  18. Terence, Eun. 107

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]