Vulkana roko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Vulkana ŝtonaĵo)

La vulkanaj rokoj, aŭ vulkanaj petroj laŭ NPIV [1], estas tiuj magmorokaĵoj, kiuj formiĝas pro la malvarmiĝo de la lafo en la tera areo aŭ faritaj el la magmo je malmulta profundeco.

La rapida malvarmiĝo de la magmo aŭ lafo kreas vulkanan rokon kaj ankaŭ multajn etajn kristalojn. La tuja malvarmiĝo ankaŭ povas formi vulkanajn rokojn tute aŭ parte el vitro. La plej oftaj vulkanaj rokoj surtere estas bazalto kaj andezito. Aliaj vulkanaj rokoj estas riolito, dacito kaj traĥito inter multaj aliaj.

La vulkanaj rokoj estas malgranda parto el la rokoj estiĝintaj el la magmo. Oni kalkulas ke dum la Kenozoiko generiĝis jara mezumo de 3.7 al 4.1 km3 da vulkanaj rokoj en la Tero, multe pli malgranda kvanto kompare kun 22.1 al 29.5 km3 da plutonaj rokoj kiuj verŝajne originis en tiu sama tempo.

Ĉefaj ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Aliaj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://vortaro.net/#petro Vulkana petro en reta vortaro