Andezito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andezito kun helaj eroj de zeolito.

La andezito (ReVo) aŭ andesito estas erupcia rokaĵo, kiu estiĝas post solidiĝo, malvarmiĝo de la lafo. Oni klasifikas ĝin al la neŭtralaj (SiO2-enhavo estas ~56–63%) vulkanaj rokaĵoj, ĝia terprofunda paro estas la diorito. Ĝi konsistas grandparte el plagioklaza feldspato kaj koloraj mineraloj (biotito, amfibolo, pirokseno). Ĝi troviĝas en la junaj faltmontaroj. Ĝia nomo venas de la Andoj.

Andezito estas ŝatata ekde jarcentoj, ĉar ĝia minado estas pli facila ol minado da aliaj rokaĵoj. La andezito kun rubrokaĵa strukturo estas nomata andezita tufo, estiĝas el lafo kaj cindro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Estiĝo[redakti | redakti fonton]

La andezito estiĝas post solidiĝo de magmo (900–1100 ).

Karakterizaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Koloro: bruna-griza, griza, malhel-griza, nigra.
  • Denso: 2,2 - 2,65 g/cm³
  • Troviĝejo: vulkanoj de subdukcia zono
  • La andezito estas la plej ofta vulkana rokaĵo de la Karpat-baseno.

Andezito sur aliaj planedoj[redakti | redakti fonton]

La andezito troveblas ankaŭ sur aliaj planedoj de la sunsistemo. Oni konas ekzemplerojn de sur Marso kun andezita konsisto, laŭ mezurado de la MER-kosmosondiloj. Oni trovis jam inter la meteoritoj mineralon, kiu havas andezitan specifaĵon. Ĝi do fakte similas pli bone al la Tera boninito, kiu estas riĉ-magnezita tipo de andezito. Ĝi troveblas sude de Tokio, sur insulo Bonin, en Japanio.

Plua informo: magmaj rokaĵoj

Uzado[redakti | redakti fonton]

  • por vojkonstruado (en betona kaj asfalta vojkovraĵoj kiel gruzo),
  • paŝkovraĵo (paŝ-platoj, placornamaj ŝtonoj)
  • masonaĵo
  • bazmaterialo de la fervoja relejo
  • bazado de domoj, konstruaĵoj