Vulkanologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Vulkanoscienco)
Erupcio de vulkano Stromboli

Vulkanologiovulkanoscienco estas la scienco, kiu okupiĝas pri la sistema esplorado de vulkanoj kaj de vulkana agado. Ĝi estas parta fako de la geologio.

Unu el la ĉefaj celoj estas antaŭaverto pri vulkanerupcioj.

Ĉar vulkanologiistoj ofte esploras vulkanojn surloke, okazas de tempo al tempo, ke unuj mortas pro subitaj erupcioj, montakcidentoj aŭ gasveneniĝo.

Se konsideri la objekton de la ĝenerala studo, temas pri magmo, kiu siavice estas pristudata de la magmatismo, kiu pristudas la tutan fenomenaron rilata al iĝo, moviĝo kaj disiĝo de la minerala kaj roka fandaĵo (ĉefe el silikato) nomita magmo, vorto kiu devenas el antikva greka vorto, kio signifas "pasto".

Siavice tiu scienco disiĝas en plutonismo kaj vulkanismo, el kiuj la unua pristudas la estiĝon, devenon kaj agadon de la magmo en profundeco subsurfaca, kie okazas la formiĝo de rokaĵoj kiel granito, kaj la dua pristudas la saman objekton sed ĉu ĉe surfaco ĉu en malprofundeco de nur centoj da metroj. El la lafo elverŝita en tiuj partoj estiĝas rokaĵoj kiel bazalto.

La vulkanismo devas pristudi la partojn de la vulkanoj, kiel kratero, magma kameno, magmejo, batolito, aŭ apudaĵojn kiel fumaroloj, solfataroj, ktp. Ĉar en okcidenta Eŭropo multaj vulkanaj eksplodoj okazis en Italio eĉ ekde antikva epoko, ekzemple ĉe la fama Vesuvio, multaj konoj kaj nomigoj devenas el tiu regiono kaj ties lingvo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Jacques-Marie Bardintzeff: Vulkanologie. Spektrum Akademischer Verlag, marto 2003. ISBN 3-8274-1221-8
  • Endre Dudich, "Ĉu vi konas la Teron? Ĉapitroj el la geologiaj sciencoj", Scienca Eldona Centro de UEA, Budapest, 1983.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]