Vunjo
Aspekto
Vunjo (ᚹ) estas la oka litero de la runaj alfabetoj. Ĝia sonvaloro estis [w]. Ĝia nomo estas rekonstruata kiel praĝermana *wunjō («laboro», «okupo»; aŭ, laŭ iuj aŭtoroj, «perfekteco»); anglosakse Wynn («gajeco», «ĝojo»).
En la mezepoka latina alfabeto mankis letero por la sono [w]; tial, post la kristaniĝo de Anglio kaj ties adopto de la latina alfabeto anstataŭ la runa, la latinalfabeta skribo retenis vunjon estkiel kroman literon, konservante ĝiajn formon (Ƿ) kaj la nomon (wynn aŭ wen). Post la Normanda konkero de Anglio la francaj skribistoj anstataŭigis en la meza angla lingvo ĉi tiun por ili nekonatan runon per ‹uu›, kiu fine transformiĝis en la modernan vuon (W).
-
Latininigita vunjo en la mezangla alfabeto, majuskle (Ƿ) kaj minuskle (ƿ)
-
La unua paĝo de Beovulfo (Cotton MS Vitellius A XV f. 132r), kiu komenciĝas per HǷÆT ǷE GARDE[NA]…
-
Vunjo ‹ƿ› kaj po ‹p› en Beowulf Cotton MS Vitellius A XV f. 132r, linio 17ª