Vuoksela

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vuoksela estas eksa komunumo de Finnlando en areo, kiun Finnlando perdis al Sovetunio en Vintra milito kaj denove en Daŭriga milito en 1944. La komunumo aperis en 1917, kiam la areo estis distingita el Valkjärvi, Sakkola kaj Muolaa. La administra centro estis Virkkilä. Oficialaj vilaĝoj de Vuoksela estis Kuninkaanristi, Noisniemi, Päiväkivi, Räihäranta kaj Uusikylä. Ankaŭ areoj Alhola kaj Hirvisaari apartenis al Uusikylä sed maloficiale ofte estis difinitaj kiel du aliaj vilaĝoj. Ankaŭ areoj Kontula kaj Kottila apartenis al Noisniemi sed maloficiale ofte estis difinita kiel du aliaj vilaĝoj. Virkkilä apartenis oficiale al Päiväkivi. En la jaro 1939 terareo de la komunumo estis 135 km². La loĝantoj estis 2940. Postmilite plejo de vuoksela-anoj estis movita al orienta parto de nuna provinco Pirkanmaa principe al komunumoj Ruovesi, Mänttä, Juupajoki kaj Kuorevesi.