Václav Šašek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Václav Šašek
Persona informo
Aliaj nomoj Jan Šašek z Mezihoří
Naskiĝo 1-an de januaro 1465 (1465-01-01)
en Biřkov
Morto
Lingvoj ĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥio
Okupo
Okupo verkisto
vdr

Václav ŠAŠEK z Bířkova (15-a jarcento) estis ĉeĥa paĝio, kiu en servo de sinjoro Lev de Rožmitál, bofrato de la reĝo Jiří z Poděbrad, partoprenis vojaĝon el Bohemio okcidenten en la jaroj 1465 - 1467.

La vojaĝon li priskribis tre realisme, precipe la aventuran kaj religian vivon de kavaliroj en okcidenteŭropaj landoj.

La verko ne konserviĝis en la ĉeĥa originalo, sed nur en latina traduko de episkopo de Olomouc, Stanislav Pavlovský, kiu eldonis ĝin en 1577 sub la titolo Commentarius brevis et incundus itineris atque peregrinationis (Konciza kaj plezura priskribo de vojaĝo kaj migrado).

Verkisto Alois Jirásek (1851-1930) priskribis la vojaĝon en porinfana libro El Bohemio ĝis la mondofino.