Waikiki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
elaera foto de la kvartalo Waikīkī

Waikīkī (angle prononcata waɪkiːkiː, havaje vɐikiːkiː wɐikiːkiː) estas kvartalo de la urbo Honolulu, ĉe la suda bordo de la insulo de Oahu en Havajo, Usono. Waikīkī Beach estas la marborda plaĝo de la urba kvartalo, kaj internacie la kvartalo aparte konatas pro tiu plaĝo, fama inter turistoj kaj inter ŝatantoj de ondorajdado.

En la kvartalo vidindas pluraj publikaj lokoj, inkluzive de la parko Kapiʻolani, la plaĝa parko Kūhiō, la laguno Kahanamoku kaj la jaĥta haveno Ala Wai.

Etimologio

La nomo Waikīkī en la havaja lingvo signifas "fontanta freŝan akvon", ĉar fontoj kaj rojoj origine malsekigis marĉojn kiuj disigis Waikīkī de la insula interno.

Iom da fotaj impresoj

Ŝablono:Ĝermo-usono