Walddorf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Walddorf
pereintaj vilaĝo kaj ĉasista kastelo
Oficiala nomo: Walddorf
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Plzeň
Distrikto Distrikto Domažlice
Administra municipo Bělá nad Radbuzou
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Parto de Železná
Montaro Bohemia arbaro
Situo Walddorf
 - koordinatoj 49° 33′ 56″ N 12° 37′ 08″ O / 49.56556 °N, 12.61889 °O / 49.56556; 12.61889 (mapo)
Estiĝo 18-a jarcento
 - pereo 1950-aj jaroj
Posedantoj Kocové z Dobrše
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Valdorf (Bělá nad Radbuzou)
Portalo pri Ĉeĥio

Walddorf (post la jaro 1945 por momento aperas ankaŭ kiel Valddorf) estas pereinta vilaĝo kaj ruino de ĉasista kasteleto situintaj en Ĉeĥio en distrikto Domažlice. Ambaŭ situis en arbaroj apud rojo Huťský potok, proksimume tri kilometroj de Železná, sub kiu ĝi administre apartenis.

Historio[redakti | redakti fonton]

La domaro estiĝis iam en la 18-a jarcento en ĉirkaŭaĵo de vitrofarejo, ekzistanta jam en la 17-a jarcento direkte al Pleš el ŝoseo Železná–Bělá. La vitrofarejo en pli malfrua tempo pereis. Netuta duonkilometro sudoriente de la domaro Kocové z Dobrše lasis fine de la 18-a jarcento konstrui ĉasistan kasteleton. Devene temis pri teretaĝa ŝtona konstruaĵo, dum alikonstruo en la 19-a jarcento oni aldonis la duan etaĝon. Al la jaro 1930 en la domaro estas indikataj 28 domoj kaj same kiel la kasteleto ĝi estis loĝigita ĝis la jaro 1945. Post la milito la kasteleto onidire forbrulis kaj sekve ne okazis ties renovigo. La domaron trafis ellandigo de germana loĝantaro kaj sekve en la 1950-aj jaroj dum kreo de limzono ĝi estis tute egaligita kun la tero. En la suda parto, denove neniigita en la 1970-aj jaroj dum disvastigado de la zono, konserviĝis neniaj spuroj post la konstruaĵoj, en la norda parto estas videblaj fundamentoj de unuopaj konstruaĵoj, inter ili ankaŭ lernejon. El la kasteleto konserviĝis torzo de ŝtona teretaĝa parto.

Alirebleco[redakti | redakti fonton]

Tra la teritorio de la de pereinta domaro kondukas duopo de markitaj turismaj vojoj - blua turisma marko blua de Karlova Huť al Železná kaj verda verda turisma marko same de Karlova Huť, sed daŭriganta al Pleš - kaj ankaŭ duopo de biciklovojoj – biciklovojo n-ro 37 de Železná Huť al Karlova Huť kaj biciklovojo n-ro 2230 de Železná al Pleš. Ambaŭ biciklovojoj kondukas ankaŭ ĉirkaŭ restaĵoj de la ĉasista kasteleto.