Waldorf-Astoria

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Waldorf-Astoria (2006)
Park Avenue kaj Waldorf-Astoria

Waldorf-Astoria estas la nomo de du luksaj hoteloj en Novjorko. La unua staris en la loko de la nuna Empire State Building ĉe la Fifth Avenue, la nuntempa estas 42-etaĝa 1925-stila konstruaĵo, konstruita en 1931 ĉe Park Avenue en Manhatano (numero 301). La Waldorf-Astoria estas parto de la hotelĉeno Hilton.

En la nuna Waldorf-Astoria troviĝas tri amerikanaj kaj klasikeŭropaj restaŭracioj, belecejo kaj diversaj luksaj butikoj. La enirejo ricevis plurfoje premion pro sia prezento Art Déco.

La supera parto de la Waldorf-Astoria, konata kiel The Waldorf Towers (la valdorfaj turoj), estas ankoraŭ pli luksa ol la malsupera parto: hotelo en hotelo.

Historio

En 1893 William Waldorf Astor malfermis la 13-etaĝan Waldorf-hotelon sur la loko de sia gepatra domo, kie troviĝas nuntempe la Empire State Building. En 1897 li malfermis tuj apude la kvar etaĝojn pli altan Astoria-hotelon, kie antaŭe staris la hejmo de lia onklino.

La pasejo inter la du hoteloj estis konata kiel Peacock Alley kaj simbolas ĝin en la nuna nomo la duobla streketo - Waldorf=Astoria. La unuiĝinta Waldorf-Astoria estis la tiam plej granda hotelo en la mondo, kiu konservis la altan nivelon de la originala Waldorf-hotelo.

Waldorf-Astoria-cigaredfabriko

Posteulo de Astor fondis en la 19-a jarcento en Stutgarto, Germanio, cigaredfabrikon, kiun li nomis laŭ sia usona parenco Waldorf-Astoria.

Nuntempe la marko Astor kun portreto de Johann Jacob Astor estas produktata de Reemtsma. En 1919 Emil Molt, helpe de Rudolf Steiner kreis por la infanoj de siaj laboristoj la unuan valdorfan lernejon. La nomo de la valdorfa lernejo nur tre malrekte (vidu la retan ligilon "De kie venas la vorto Valdorfo?" sube) rilatas al la loko Walldorf ĉe Heidelberg.

Vidu ankaŭ

Valdorfa salato

Eksteraj ligiloj

greke "De kie venas la vorto Valdorfo?" artikolo esperantlingva greke Oficiala ttt-ejo de la Waldorf-Astoria greke The Waldorf Towers Website greke La kajo "Grand Central Terminal" de la Waldorf-Astoria (angle) greke Peacock Alley (angle)

Koordinatoj: 40,76° N, 73,97° W