Wera Blanke

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wera Blanke

Wera Blanke (naskiĝis la 2-an de marto 1933 kiel Wera Paintner en Leipzig) estas germana aktorino kaj esperantistino, kiu aktivas sur terminologia kampo.

Biografio

Wera Blanke estas filino de la geaktoroj Ruth Trumpp-Paintner kaj Martin Flörchinger, sub la fraŭlina nomo Wera Paintner (samtempe aktora nomo). Ŝi studis en la orientberlina ŝtata lernejo por aktoroj (Staatliche Schauspielschule Berlin-Schöneweide, 1956-58), laboris tie kiel docento (1967-71), havis engaĝojn ĉe teatroj en Lepsiko (Leipzig), Altenburg, Weimar kaj liberprofesie ludis en pli ol 30 televidaj filmoj kaj scenaĵoj. Ŝi kunlaboris en pli ol 50 radiaj emisiaĵoj, krome dubladoj por diversĝenraj filmoj kaj propraj literaturaj programoj. Blanke krome kvalifikiĝis kiel flegistino kaj okupis sin kiel labor- kaj kreo-terapiistino en psikoterapia kliniko en Berlino (1971-1982), kie ŝi evoluigis novajn metodojn (sub la nomo Wera Dehler). Kun sia unua edzo, la germana aktoro Wolfgang Dehler, ŝi havas tri infanojn, inter ili Thomas Dehler (*1961), kiu estas aktoro en Leipzig.

Terminologia agado

Kun sia dua edzo Detlev Blanke Wera Blanke sin aktive engaĝas por aspektoj de fakaj aplikoj de Esperanto. Ŝi iniciatis la 1985 fonditan Terminologian Esperanto-Centron (TEC) de Universala Esperanto-Asocio (UEA), publikigis kaj prelegis, aparte en la germana kaj Esperanto, pri planlingvaj radikoj de terminologio-scienco (Terminologielehre), i.a. lige al Eugen Wüster, Ernest Drezen, Alfred Warner, kaj pri terminologia agado en Esperanto. Ŝi transskribis parton de la litero L de la manuskripto de la Enciklopedia Vortaro Esperanta-Germana de Wüster kaj kontrollegis parton de la Granda Vortaro Germana-Esperanto de Erich-Dieter Krause.

Distingoj

Wera Blanke ricevis la Eugen-Wüster-Sonderpreis (2006) de Infoterm, Eugen-Wüster-Archiv Wien kaj Österreichsiche Nationalbibliothek pro siaj meritoj por la terminologisciencaj esploroj lige al planlingvoj kaj esperantologio.

Verkoj (elekto)

Dehler, Wera (1982)
6 Tezoj pri terminologia laboro. En: der esperantist 18(1982) 2 (112), p. 38.
Dehler, Wera (1985)
Terminologiaj principoj de Esperanto. En: der esperantist 21,p. 83-89.
Dehler, Wera (1986)
Faka apliko kaj terminologio en Esperanto. En: Esperanto (Rotterdam) 79, p. 83-85.
Blanke, Wera (1986)
Multlingva mondo kaj fakvorta normigado. En: Esperanto 79, p. 207-208.
Blanke, Wera (1987)
Plánovojazykové korene medzinárodnej terminologickej normalizácie a jej vplyv na esperanto//Planlingvaj radikoj de intemacia terminologia normigo kaj ties reefiko sur Esperanton. En: Košecký, Stanislav (ed.). Problemy Interlingvistiky. Bratislava: Jazykovedný ústav L. Štura Slovenskej akadémie vied. Slovenský esperantský zväz, Český esperantský svaz, p. 130-139.
Blanke, Wera (1988)
Terminologia Esperanto-Centro. Efforts for Terminological Standardization in the Planned Language. En: Maxwell, Dan & Schubert, Klaus & Witkam Toon (1988. Eds.): New Directions in Machine Translation. Conference Proceedings. Budapest 18/19-8-1988 Dordrecht-Providence: Foris Publishers, p. 183-194.
Blanke, Wera (1989)
Terminological standardization - its roots and fruits in planned languages. En: Schubert, Klaus (1989, Ed.): Interlinguistics. Aspects of the Science of Planned Languages. (Trends in Linguistics. Studies and Monographs 42) Berlin-New York: Mouton de Gruyter, p. 277-292.
Blanke, Wera (1995)
Fakvortoj en Esperanto - Kion fari, se la vortaro ne plu helpas ? En: Esperanto-Dokumente 2, Osnabrück: Deutsches Esperanto-Institut, p. 22-33.
Blanke, Wera (1997)
Terminologiaj principoj kaj ilia normigo - kelkaj aspektoj. In memoriam Paul Neergaard. En: Koutny, Ilona/ Kovács, Márta (Red. 1997): Struktura kaj Socilingvistika Esploro de Esperanto. Budapest: Steleto & ILEI, p. 117-125.
Blanke, Wera (1999)
La Terminologia Esperanto-Centro: Spertoj, problemoj, perspektivoj. En: Malovec, Miroslav (Hrsg.): Modernaj rimedoj de komunikado. Dobřichovice: KAVA-PECH, p. 140-147.
Blanke, Wera (2007)
Prapioniroj de nia faka lingvo. En: Pluhař, Zdeněk ( Eld.) Lingvo kaj interreto kaj aliaj studoj. Dobřichovice: KAVA-PECH, p. 67-74.
Blanke, Wera (2008)
Esperanto – Terminologie und Terminologiearbeit. New York: Mondial, 153 p.

Fontoj

Fiedler, Sabine (2008)
Vorwort. En: Wera Blanke: Esperanto – Terminologie und Terminologiearbeit. New York: Mondial, p. 7-9.

Vidu ankaŭ

En germana vikipedio: