Wheatstone-ponto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cirkvita diagramo de Wheatstone-ponto. La nekonata rezistanco Rx estas mezurota; rezistancoj R1, R2 kaj R3 estas konataj kaj R2 estas alĝustebla. Kiam la mezurata tensio VG estas 0, tiam R2/R1Rx/R3

Wheatstone-pontoPonto de Wheatstone estas elektra cirkvito uzata por mezuri nekonatan elektran rezistancon per ekvilibro de du branĉoj de ponto-cirkvito, de kiu unu branĉo inkluzivas la nekonatan komponenton. La ĉefa avantaĝo de la cirkvito estas ĝia kapablo provizi ekstreme precizajn mezuradojn (kontraste kun io kiel simpla tensia dividilo) [1]. Ĝia funkciado estas simila al la originala potenciometro.

La ponto de Wheatstone estis inventita de Samuel Hunter Christie en 1833 kaj plibonigita kaj popularigita de Sir Charles Wheatstone en 1843. Unu el la unuaj uzoj de la ponto de Wheatstone estis por la celo de analizo kaj komparo de grundoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Circuits in Practice: The Wheatstone Bridge, What It Does, and Why It Matters", kiel diskutite en tiu klaso ES.333 de MIT video

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]