Wietze

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Wietze estas komunumo kun 8.222 loĝantoj (2005) en distrikto Celle en malsupra Saksio. La komunumo situas ĉ. 20 km okcidente de Celle, 40 km norde de Hannover kaj 15 km oriente de Schwarmstedt.

Wietze kaj nafto

En la ĉirkaŭo oni tovis jam pli frue gudron, el kiu oni produktas nafton. Ĉe Wietze okazis - fine de julio 1858, kun gvido de Prof. Dr. Georg Hunäus la verŝajne unua naftoborado de la mondo. Oni celis trovi brunkarbon, sed trovis nafton en profundo de 35,6 m.

La naftofebro komenciĝis en Wietze nur en 1899, kiam oni trovis nafton en profundo de 270 m. Oni finis la naftominadon en la 1960-aj jaroj.

Nun memorigas pri la historio la Germana Naftomuzeo Wietze.

Eksteraj ligiloj