Wietze
![]() |
Tiu ĉi artikolo temas pri la komunumo Wietze de en la distrikto Celle de la federacia lando Malsupra Saksio. Krome ankaŭ du lokaj riveretoj havas la saman nomon – pri tio vidu apartigilon. |
Wietze | ||||||
| ||||||
![]() | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | ||||||
Federacia lando | Malsupra Saksio | |||||
Distrikto | Distrikto Celle | |||||
Urborajtoj | – | |||||
Telefona antaŭkodo | 05146 | |||||
Poŝtkodo | 29323 | |||||
Aŭtomobila kodo | CE | |||||
Oficiala Municipokodo | 03351023 | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Wolfgang Klußmann | |||||
Adreso de la administrejo | Steinförder Straße 4 29323 Wietze | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 8360 (stato 2019-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (tabelo 12411)] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 52° 39′ N, 9° 50′ O (mapo)52.659.8333333333333Koordinatoj: 52° 39′ N, 9° 50′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 32 m | |||||
Areo | 62,94 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.wietze.de/ | |||||
Wietze estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Celle de la federacia lando Malsupra Saksio. Fine de decembro 2019 la komunumo havis 8360 loĝantojn. La komunumo situas ĉ. 20 km okcidente de Celle, 40 km norde de Hannover kaj 15 km oriente de Schwarmstedt.
Wietze kaj nafto[redakti | redakti fonton]
En la ĉirkaŭo oni tovis jam pli frue gudron, el kiu oni produktas nafton. Ĉe Wietze okazis - fine de julio 1858, kun gvido de prof-o d-ro Georg Hunäus la verŝajne unua naftoborado de la mondo. Oni celis trovi brunkarbon, sed trovis nafton en profundo de 35,6 m.
La naftofebro komenciĝis en Wietze nur en 1899, kiam oni trovis nafton en profundo de 270 m. Oni finis la naftominadon en la 1960-aj jaroj.
Nun memorigas pri la historio la Germana Naftomuzeo Wietze.