Germana Naftomuzeo Wietze

El Vikipedio, la libera enciklopedio
naftoborturo en la muzeo
muzeo enirejo
subĉiela muzea areo

La Germana Naftomuzeo Wietze - germane Deutsches Erdölmuseum Wietze - situas en la loĝloko Wietze, komunumo okcidente de la urbo Celle en la distrikto Celle de la federacia lando Malsupra Saksio de Germanio. Ĝi malfermiĝis en 1970.

En la ĉirkaŭo oni trovis jam pli frue gudron, el kiu oni produktas nafton. Ĉe Wietze okazis - fine de julio 1858, kun gvido de prof-o d-ro Georg Hunäus la verŝajne unua naftoborado de la mondo. Oni celis trovi brunkarbon, sed trovis nafton en profundo de 35,6 m.

La naftofebro komenciĝis en Wietze nur en 1899, kiam oni trovis nafton en profundo de 270 m. Oni finis la naftominadon en la 1960-aj jaroj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]