Wikinfo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Wikinfo (nomo antaŭ januaro 2004: Internet-Encyclopedia) estas skisma projekto de Vikipedio iniciatita de Fred Bauder en Julio 2003. Ĝi uzas la la programon MediaWiki. Ĝi estas verkita en uson-angla lingvo kaj ne zorgas fariĝi multlingva, kvankam ekzistantaj ligoj al vikipediaj artikoloj en aliaj lingvoj estas konservitaj en la kazoj kiam artikoloj estas kopiitaj el la Vikipedio. Wikinfo difiniĝas kiel usona projekto kaj bonvenigas artikolojn, kiuj interesas usonanojn.

La regularo de Wikinfo pri vidpunkto malsamas de tiu de la Vikipedio: anstataŭ adopti neŭtralan vidpunkton artikolaro pri apartaj temoj estas dividitaj en artikoloj laŭ diversaj vidpunktoj. La ĉefartikolo estas verkita laŭ simpatianta vidpunkto (sympathetic point of view).

Fine de februaro 2004, Wikinfo entenis ĉ. 20 000 artikolojn.

Wikinfo estas gastigata de ibiblio.org, kiu ofertas stabilan servilaron sufiĉan por iam kompleta enciklopedio.