William Bligh
William BLIGH [Ŭiljam Blaj] (naskiĝis probable la 9-an de septembro 1754 en Plymouth, mortis la 7-an de decembro 1817 en sia bieno en Farningham (Kent), estis brita maroficiro.
Kiel 33-jara velmastro de HMS Resolution li estis elektita kiel komanda oficiro de la Bounty je la 16-a de aŭgusto, 1787. Kvankam nun oni portretas lin kiel la ekzemplon de kapitano misuzanta sian potencon, Bligh ricevis la postenon, ĉar oni konsideris lin escepte kapabla mararmea oficiro -- kvalifiko kiu pruviĝis esti ĝusta. Li ankaŭ servis sub Kapitano James Cook kaj estis konata kun la navigacio en la areo, kaj la lokaj moroj.