William Bligh
Aspekto
| William Bligh | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 9-an de septembro 1754 en Plymouth |
| Morto | 7-an de decembro 1817 (63-jaraĝa) en Londono |
| Tombo | Garden Museum (en) |
| Lingvoj | angla |
| Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) Unuiĝinta Reĝlando |
| Memorigilo | |
| Familio | |
| Patro | Francis Bligh (en) |
| Patrino | Jane Balsam (en) |
| Edz(in)o | Elizabeth Bligh (en) |
| Infanoj | John Bligh (en) |
| Okupo | |
| Okupo | oficiro guberniestro politikisto maristo admiralo |
| Verkoj | Log of HMS Bounty by William Bligh |
William BLIGH [Ŭiljam Blaj] (naskiĝis probable la 9-an de septembro 1754 en Plymouth, mortis la 7-an de decembro 1817 en sia bieno en Farningham (Kent), estis brita maroficiro.
Kiel 33-jara velmastro de HMS Resolution li estis elektita kiel komanda oficiro de la Bounty je la 16-a de aŭgusto, 1787. Kvankam nun oni portretas lin kiel la ekzemplon de kapitano misuzanta sian potencon, Bligh ricevis la postenon, ĉar oni konsideris lin escepte kapabla mararmea oficiro -- kvalifiko kiu pruviĝis esti ĝusta. Li ankaŭ servis sub Kapitano James Cook kaj estis konata kun la navigacio en la areo, kaj la lokaj moroj.

